Italio | ||
---|---|---|
asocio | Federazione Italiana Giuoco Calcio Federacio Italia de Futbalo | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Milena Bertolini | |
golreĝino | Elisabetta Vignotto (107) | |
FIFA kodo | ITA | |
unua matĉo | Italio 2-1 Ĉeĥoslovakio 1968 | |
plej granda gajno | Italio 9-0 Japanio 1981 | |
plej granda perdo | Germanio 6-0 Italio 1982 | |
Virina Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unua en 1991) | |
plej bona rezulto | kvaronfinalo en 1991 | |
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 6 (unua en 1989) | |
plej bona rezulto | 2-a pozicio en 1993 kaj 1997 | |
La itala virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Italion, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo interalie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo de 1991 atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj), kaj en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado 1993 kaj 1997 la finalon.
Ĝi agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC). Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Milena Bertolini, kaj la teamestro estas Sara Gama.